Dokumenta 

Esperanto - 

Centro (DEC)

Bana Jelačića 138 A, HR-48350 Đurđevac, Kroatio
dec.kroatio@gmail.com
+385 48 733 297
DOKUMENTA ESPERANTO CENTRO KROATIO

Erasmus+ projekto: Eŭropaj horizontoj por kreski

La Agentejo por moviĝoj kaj programoj de Eŭropa Unio (AMPEU) el Zagrebo, la 17-an de majo 2023 informis Dokumentan Esperanto-Centron el Đurđevac pri la rezultoj de la konkurso por programoj Erasmus+ por la jaro 2023 en la kategorio Ŝlosilaj aktivecoj 1 en la kampo de edukado de plenkreskuloj, laŭ kiuj la projekto de Dokumenta Esperanto-Centro n-ro 2023-1-HR01-KA122-ADU-000141190, titolita „Eŭropaj horizontoj por kreski” estas aprobita, kaj al ĝi estis atribuita la sumo de 13.145,00 eŭroj.


Dum la projekto realiĝos 7 eksterlandaj moviĝoj, en kiuj prtoprenos po unu reprezentanto de DEC, kaj seminario de invitota eksterlanda fakulo, okazonta en Kroatio. La celo de la projekto estas plifortigi kaj perfektigi la spertojn de la membraro kaj personaro de DEC por instigi ilian personan evuon, riĉigon de internaciaj ligoj, enretigon de partorpenantoj kaj plialtigon de la kvalito de volontulaj aktivecoj.


Dum julio kaj aŭgusto 2023, enkadre de la projekto, Grozdana Grubišić-Popović partoprenis la seminarion „Enmigrado - kunfluo de homaj valoroj”, dediĉitan al konfrontiĝo kun defioj lige al migrado-fluoj kaj al integrigo kaj inkuzivigo de migrantoj en Eŭropo. La seminario okazis en la Teknologia universitato en Torino (Italio) dum la 108-a Universala Kongreso de Esperanto inter la 29-a de julio kaj 5-a de aŭgusto. Pritraktitaj estis la temoj de subteno al migrantoj, klimatŝanĝoj, militoj kaj mizero kiel rezultoj de migrada krizo, neceso de migrado, kartografio de internaciaj migradoj, migrado kaj integrado, spertoj de migrantoj el DR Kongo, migrado de judoj, rolo de Esperanto en helpado al migrantoj ktp.


La 11-an kaj 12-an de oktobro 2023 Josip Pleadin partorpenis en la laboro de „Internacia seminario pri sociaj retoj kaj homa konduto”, kiu okazis en la Filologia fakultato de la Universitato en Sevilo (Hispanio). La seminarion organizis scienca asocio Civiencia dum la 81-a kongreso de hispanaj esprantistoj, kaj estis pritraktita dekkvino da sciencaj temoj, precipe ligitaj al lingvoinstruado, influo de sociaj retoj, virtualaj lernokomunumoj, potencialoj de ChatCPT, realaĵoj de artefarita intelekto ktp. Fotoj.


https://bitoteko.esperanto.es/xmlui/handle/11013/7192

https://bitoteko.esperanto.es/xmlui/handle/11013/7190

https://bitoteko.esperanto.es/xmlui/handle/11013/7195

https://bitoteko.esperanto.es/xmlui/handle/11013/7193

https://bitoteko.esperanto.es/xmlui/handle/11013/7196

https://bitoteko.esperanto.es/xmlui/handle/11013/7189

https://bitoteko.esperanto.es/xmlui/handle/11013/7187

https://bitoteko.esperanto.es/xmlui/handle/11013/7197

https://bitoteko.esperanto.es/xmlui/handle/11013/7183

https://bitoteko.esperanto.es/xmlui/handle/11013/7191

https://bitoteko.esperanto.es/xmlui/handle/11013/7184

https://bitoteko.esperanto.es/xmlui/handle/11013/7188

https://bitoteko.esperanto.es/xmlui/handle/11013/7185

https://bitoteko.esperanto.es/xmlui/handle/11013/7194

https://bitoteko.esperanto.es/xmlui/handle/11013/7186


En la tria moviĝo enkadre de la projekto partoprenis Roberto Maglica, kiu ekde la 6-a ĝis la 14-a de julio 2024 restadis en la internacia seminario "Maratona kursaro" en la franca kastelo Grésillon en la regiono de la rivero Loaro. La celo de la seminario estis leksika pliriĉigo kun aparta akcento sur la interkultura komunikado kaj komeptento. La seminarion gvidis universitata profesorino Ilona Koutny, gvidantino de la postdiploma interlingvitika studo en la Unvevrsitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Nia partnera organizaĵo estis Maison Culturelle de l’espéranto el urbo Baugé en Anjou. 


La kvara moviĝo okazis dum la 90-a itala kongreso de Esperanto en Montecatini Terme, dum kiu oni diskutis pri la temo "Esperanto por lingva kaj interkultura kompetento", kaj la prelegantoj estis profesoro Duncan Charters el la Kolegio Principia en Ilinojo kaj Ilona Koutny el la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano. La seminario daŭris inter la 24-a kaj 31-a de aŭgusto 2024. 


La kvina moviĝo okazis sub la titolo "Interkulture kaj inkluzive" en la Lernejo por blinduloj kaj malbonvidantoj Veljko Ramadanović en Zemun (Serbio). Temis pri internacia seminario pri interkultura kompetento kaj uzado de Esperanto en ĝia perado kaj pri edukado de instruistoj. La seminario daŭris 30 lernohorojn kaj okazis dum ses tagoj inter la 17-a kaj 24-a de aŭgusto 2024. Nia partoprenanto estis Nataša Dorosulić, kaj la akiritaj kompetentoj aparte rilatas al laboro kun blinduloj kaj malbonvidantoj. 


En la sesa moviĝo, okazinta dum la 82-a hispana kongreso de Esperanto en la urbeto Cheste apud Valencio, partoprenis Zdravko Seleš. Temis pri internacia seminario pri interkultura kompetento, kaj ĉirkaŭ 25 prelegoj, laborejoj kaj atelieroj okazis en la Laboruniversitato de Cheste inter la 5-a kaj 8-a de oktobro 2024. 


     La sepa moviĝo estis KAEST (Konferenco pri apliko de Eperanto en scienco kaj tekniko) en la slovaka urbo Žilina, en kiu inter la 7-a kaj 10-a de oktobro 2024 partoprenis Marija Jerković, kiu akiris spertojn pri praktika uzado de artefarita intelekto, pensantaj maŝinoj kaj virtuala realo. Konkrete, temis pri tio, kiel oportune uzi la artefaritan intelekton, la aplikaĵon Copilot kaj virtualan realon kiel niajn ĉiutagaĵojn. 


La lasta moviĝo, respektive invito de eksterlanda fakulo, okazis en Đurđevac inter la 21-a kaj 24-a de novembro 2024. Temis pri fina moviĝo por ĉiuj partoprenintoj en la sep antaŭaj moviĝoj kaj por kunlaborantoj el Bjelovara Esperantista Societo kaj Unuiĝo de Prelegantoj de Esperanto el Zagrebo, cele al disvastigo de la projektaj rezultoj. La invitita fakulo estis László Szilvási el Budapeŝto (Hungario), kiu kun la partoprenintoj laboris pri la temo de artefarita intelekto, sociaj retoj, sociaj ludoj kaj ilia uzado en la edukado. Aldone prelegis Zdravko Seleš pri la problemoj kaj defioj en la klasika edukado kaj pri manieroj de ilia solvado per uzado de ciferecaj teknologioj.

EU-flag-Erasmus_vect_POS-1-1-1-300x86
logo-hr
eoEO